45 Kju-aj Problemoj

Lernu specialan teknikon de sxtonkapto nomata "Sxtuparumo" (Sxicxo japane).
Kial tiel esprimigxas? Tion vi tuj poste komprenos.


Kaptu la blankan sxtonon.
Vi metu sxtonon kiel Minaco. Eble Blanko forkuros, sed vi ripetu Minaci.

Cxu vi sukcese kaptis gxin?

Tia forkurado kaj postkurado nomigxas Sxtuparumo. Cxu vi komprenis?
Blanka forkurado nur alportas al si plian malgajnon.


Ankaux aperis la okazo de Sxtuparumo.
Cxi tiam la forkuranto estas Nigro.

Sed malsame al supra kondicxo, Nigro povos sukcese forkuri.

Cxu vi sukcesis forkuri el ripeta atako?
Tiel, se sur la vojo de forkurado atendas sia sxtono, la forkurado sukcesos.

Nu, kia finajxo atendos por Blanko kiu atake postkuradis?
Tio estas gxuste la mizero.

Do, estu singarda en situacio de Sxtuparumo, ecx se vi estus forkuranto aux ecx se vi estus postkuranto. Malsukuceso alportos nur mizeron.

La proverbo de igo diras " Ne ludu Igon sen scio de Sxtuparumo".


Sekvanta

Indekso

Hejmo