Defendo

Nun vi kredeble komprenis, ke la sxtonoj poziciiataj oblikve, povus esti trancxita de la kontrauxulo.


Antaux trancxigxo, vi povas defendi tion.

Sub supra situacio, se Blanko trancxus (F6), Nigro esus apartigita kaj enirus en sufero.

Tial Nigro devas meti kiel defendo, preparante kontraux la trancxumo.
Tia sxonmeto estas "Konektumo" (Cugi japane).


Per supre montrita Konektumo F6, Nigraj sxtonoj ligixis firme.
Tia speca maniero de Konektumo nomigxas "Rektkonektumo" (Katatugi japane). Do, Blanko absolute ne povas trancxi.


Jen estas alia speco de Konektumo nomata "Krocxkonektumo" (Kaketugi japane).

Blanko povas meti sur F6, sed tiu sxtono tuj kaptigxos facile per F5.
Komprenu per praktika sxtonmeto sur la tabulo.
Per tia stonmeto malrekte defendas sian trancxigon.

Krocxkonektumo estas iom pli sagxa. Se vi povus konekti uzante Krocxkonektumon sub tauxga situacio en reala ludo, vi jam estus iom lerta.
Sed Rektkonektumo suficxas por komencantoj.


En supra situacio, Nigro havas du dangxerajn punktojn kontaux Trancxumo (E5 kaj F4). Unu eli ili povos esti trancxita...

Vi povus eltrovi la akran sxtonmeton, kiu ambaux defendas per nur unu meto.

Bonvole sxtonmetu sur F5.

Do, Blanko ne povas sxtometi E5 nek F4.
F5 kovras ambaux vundojn. Tiu cxi nomigxas pro la figuro, "Trumpeta konektumo" (Rappacugi).


Sekvanta

Indekso

Hejmo