Epilogo

Tie cxi, "La Interaktiva Vojo al Igo" finigxas.

Mi kredas ke vi sufice komprenis kiel interesa estas Igo.
Do, kiel vi dauxrigos Igon kaj sinfortigos en estonteco?

1. Praktike ludi

Igo estas ludo. Do mi rekomendas al vi sinamuzadon per praktika ludado.

Se vi ne trovus Igo-amantojn kun kiu vi povas ludi najbare, mi rekomendas ludadon en Interreta Igo-ludejo (Igo-servilo). Diversaj artnivelaj Igo-amantoj kunigxas tie el tuta mondo.

Trovigxas multajn Igo-servilojn sur interreto. Jen estas kelkaj reprezentaj!

Komencantoj ankaux povas ludi kontraux komptila programaro. Kvankam ili ankoraux ne fortaj sed vi povos sinamuzi dum vi estos komencanto.

2. Obzervi ludojn de aliuloj

En Igo servilo, vi povas obzervi ludojn de aliuloj. La obzervado de fortaj ludistoj ankaux estas gxuste la lernado.

Estas alia meniero por sinfortigi. Tio estas, ke laux rekordajxoj de ludoj de profesiaj Igo-ludistoj, vi reaperigu tion per sia praktika sxtonmetado. Tio estas ne tiel amuza sed alportos al vi plenan frukton. Ludorekordajxojn vi povas enmanigi al vi per jxurnalo, libro, gazeto kaj interreto.

3. Lerni per Libroj

Trovigxas multspecaj libroj, sed mi rekomendas precipe porkomencantajn.

Mi ankaux rekomendas al vi solvadon de problemoj de "Vivo aux Morto" (Cumego japane; Ili estas problemoj, kiel mortigi kontrauxulan sxtonaron cxe angulo aux rando, kaj kiel sinsavi per formado de du okuloj). Eble vi jam solvis kelke da problemojn kiuj koncernas al "du Okuloj" kaj "Falsa Okulo" sur tiuj cxi retpagxoj. Ili estas facilaj ekxzemploj de la problemo de "Vivo aux Morto"

La problemo de "Vivo aux Morto" estas gxuste monto de akraj teknikoj. Por altigo de sia artnivelo, la solvado de tio estas neevitebla.

La Fino


Mi admiras vin, cxar vi alvenis gxis la fino!

Bonvole restigu tie cxi viajn komentojn kaj sugestojn!
Krome se vi havus malfacilajxojn por kompreni, bv. sciigu min. Mi provu plibonigi miajn pagxojn surbaze de viaj informoj.

Comment:

Dankon!


Indekso

Hejmo