"Eternumo" (Ko japane)

Mi kredas ke vi jam komprenis keil kapti sxtonojn. Nun ni lernu la lastan regulon. Se vi tion memorus, vi komprenos tutan regularon de Igo.

Tio estas la regulo nomata "Eternumo" (Ko japane). Koncepto de Eternumo estas iom malfacila. Do estu klopodema dum sekva mallonga tempo!


Nun ekzistas unu blanka sxtono sub Minaco. Vi kaptu gxin!

Cxu vi kaptis? Nu, vidu la situacion atenteme.

La nigra sxtono kion jxus vi metis, nun anstatauxe estas sub Minaco. Do, eble vi pensus, ke cxar la sekvanto estas Blanko, Blanko povus rekapti la nigran sxtonon. Do vi provu tion per supra tabulo kiel Blankla flanko.

Rimarko : Tie cxi, vi povas ludi ankaux kiel Blanko.

Cxu vi sukcese rekaptis nigran? Kredeble ne, kaj vi trovis avertan mesagxon Illegal (Ko), cxu ne? Kion signifas tio?

Vi pripensu kian situacion aperigos la rekapto de Blanko. Kompreneble post rekapto de Blanko, la situacio revenos al gxuste lasta.

Se ambaux ludantoj rekaptadus tiel, la ludo nepre ne autauxenirus. Tial en Igo, la rekapta sxtonmeto, kio alportas ripeton de sama situacio, estas ne permesata. Tio estas nomata "Eternumo" (Ko japane).

Do, cxu Blanko nepre ne povas rekapti nigran en estonteco? Povas rekapti ! Sed Blanko antaux la rekapto, devas sxtometi sur alia punkto pli ol unu foje. Per la blanka tia sxtonmeto, la situacio sxangxigxos kaj ripeto haltos. Se ne estas ripeto de sama situacio, la regulo permesas la rekapton.

Uzante supran tabulon, vi provu meti sur alia punkto kiel Blanko, kaj respondu pri tiu meto kiel Nigro. Kaj poste rekaptu nigran sxtonon.

Cxu sukcesis rekapti? Nun la flanko, kiu estas nepermesata rekapti, estas Nigro. Same al lasta Blanko, nun Nigo devas meti alie pli ol unu foje por rekapti blankan sxtonon.

Vi provu diversajn sxtonmetojn kaj komprenu Eternumon uzante supran tabulon. "Undo" butono revenigas je unu sxtonmeto. Se multe pusxus gxin, situacio revenos je komenco.


En reala ludo, kiel aperos situacio de Eternumo?

Vidu maldekstran tabulon. Kvin nigraj sxtonoj cxe supra rando prekaux kaptigxas.
Unue, nigro kaptas la blankan sxtonon per meto sur E8.
Nun, batalo de Eternumo komencigxis!

La kvin blankaj sxtonoj estigxis en dangxero de kaptigxo sed ne povas tuj rekapti per meto sur D8 laux regulo de Eternumo.

Tial Blanko metos sur alia punkto, kion Nigro ne povas ignori, ekz. E2.
Cxar se Nigro ne respondus, siaj ok sxtonoj kaptigxus, Nigro respondos per meto sur E1.

Nun, Blanko povas permesate rekapti la sxtonon en Eternumo per meto sur D8
Anstatuxe nun Nigro devas meti sur alia punkto, kion Blanko ne povas ignori ekz. sur B4. Se Blanko respondus per meto sur A4, Nigro povas rekapti la sxtonon en Eternumo per meto sur E8

Oni diras tian okazon Batalo en Eternumo (Ko-arasoi japane). Tiu cxi batalo en Eternumo tiel finigxos, kiel unu flanko kaptos kvin sxtonoj cxe supra rando ignorante kontrauxulan alilokan sxtonmeton.
Por malvenkinto en Eternumo, kaptigxo de kvin sxtonoj estas ega malgajno.
Sed tio ankaux signifas ke malvenkinto povis gxuste sekve meti 2 sxtonojn en alia loko kaj tie malvenkinto gajnis alisignifan profiton.

La grava afero estas ke batalantoj trovu fruktoplenan 2 sekvajn sxtonmetojn. Se kontrauxulo ne permesas 2 sekvajn sxtonmetojn, batalo en Eternumo dauxros. Kontauxe la kontrauxulo ne respondus alilokan sxonmeton prijugxante kiel malmulta valoro, venkos en Eternumo.


Eternumo estas malfacila pro ke tio rilatas al strategio koncernanta al tuta tabulo.

Komencantoj, memoru tiel, ke tia sxtonmeto kio reaperigas gxuste saman situacion de ludo estas nepermesata.

Ko animation Tiu cxi movbildo estas kreita de Daniel Dheaud.

Gxi montras nepermesatan sxtonmetadon en Eternumo.

Eternumo estas ne nur regulo por malpermeso, sed ankaux kauxzo de tio, ke alportigxas plia komplekseco kaj intereso al Igo.


Sekvanta

Indekso

Hejmo