Sxtonaro, kiu aboslute ne estos kaptita

Havu du "Okulo"jn!


Ree pauxzeto! Blanko ne respondos. Do, vi kaptu cxiujn blankajn sxtonarojn.
Sed en tiu cxi problemo, necesas atento pri vico de sxtonmeto. Pripensu pri malpermesata punkto sxtonmeti laux regulo.


Sxtonaro, kiu absolute ne estos kaptita

Kiel vi lernis per supra problemo, eble vi komprenis ke sxtonaro kiu konsistas el multe da sxtonoj ankaux povos esti kaptita per perfekta cxirkauxo de kontrauxaj sxtonoj.

Ekzemple, nigra sxtonaro sur malsupra tabulo, estas jam tute cxirkauxita kaj plie ankaux ne havas vojon por forkuri. Do Nigro nun nur povas atendi sian kaptigxon per Blanka sxtonmeto en la centro.


Sed kiel estas la malsupre montrita situacio?

Kvankam la nigra sxtonaro tute cxirkauxita, sed Blanko nepre ne povos kapti gxin. Kvankam Blanko devas meti plie du sxtonojn por kapti gxin, sed cxar Nigra sxtonaro havas du vakajn punktojn, kiuj estas jam tute cxirkauitaj per siaj sxtonoj, tial sur tia punkto Blanko ne estas permesata meti sxtonon.

Tio signifas ke sxtonaro kiu havas pli ol du apartajn punktojn vakajn, absolute ne povos kaptita.

Tia situacio esprimigxas tiel, kiel sxtonaro kusxas "Vivanta" kun du "Okulo"j. Se kun nur unu okulo, sxtonaro povos esti "mortinta".


Ree Nigro povas sxtonmeti lauxvole.

Cxu vi sukcesis kapti blankajn sxtonarojn?

Mi admiras vian entuziasman provadon sed kredas ke vi malsukcesis! Cxar ili havas du Okulojn.


Sekvanta

Indekso

Hejmo