Unupunkta salto

Kiam ambaŭ ŝtonoj estas metitaj tuŝante aŭ tute proksime al la kontraŭulaj ŝtonoj reciproke, aperas severa interbatalo. Sed tiam kiam la ŝtonoj ankoraŭ ne proksimiĝas, kiel oni povas antaŭenirigi la ludon?

Tie ĉi vi lernas tiaman storategion kaj teknikon.


La ŝtonmeto sur D5, saltanta je unu punkta vako de propra ŝtono, nomiĝas "Unupunkta salto" (Ikkentobi japane).

"Unupunkta salto" formas preaskaŭ ligantan kaj relative firman ŝtonaron, do tiu teknika ŝtonmeto adaptiĝas sub diversaj fazoj, nome atako, defendo kaj forkurado.

Tial oni diras proverbe tiel ke Unupunkta salto neniam estas malbona ŝtonmeto.

Se vi ne havus bonan ideon je la komenco de la ludo, mi rekomendas Unupunktan salton.



Kiam kontraŭula ŝtono proksimiĝas al via ŝtono kiel C3, Unupunkta salto kiel c5 estas rekomendinda.

Tiu ŝtonmeto singardas kontraŭ plia atako kaj samtempe ĉirkaŭas maldekstran areon.


Se vi ne respondante ŝtonmetus sur malurĝan lokon ekz. G7, la maldekstra ŝtono estos atakita de ambaŭ direktoj kiel C5, kaj vi eble troviĝos en malfacila situacio.

Sekvanta

Indekso

Hejmo