44 Kju-aj Problemoj

Estu vivanta kun du okuloj


Nun, nigra ŝtonaro perfekte ĉirkaŭita. Kie estas absolute bezonata ŝtonmeto?

Kvankam Nigro havas tri vakajn punktojn, sed tia forma areo povos esti nur unu okulo.
Do, vi devas apartigi internan vakan areon je du okuloj per meto sur iun punkton.

Se tion vi ne farus, Blanko povos okupi tiun punkton, kaj Nigro ne povos havi du okulojn, fine kaptiĝos.

Proverbo de Igo diras -La urĝa punkto por la kontraŭulo ankaŭ estas urĝa por si mem.


En la malsupra situacio, kien vi devas ŝtonmeti por apartigi internan areon?

Kiel vi komprenis, la punkto kiu apartigas internan areon, nomiĝas Interna ŝtonmeto (Nakade japane). Se vi ne farus bezonatan internan ŝtoneton, la kontraŭulo metus ĝuste tie, fine vi kaptiĝos.

Tiel ŝtonaro kun tre mallaĝa areo alportas al vi malfacilecon por vivi. Do vi ĉirkaŭu areon kiel via teritorio, kiel eble plej larĝe.


Kiel estas malsupra situacio?

Sub tiu ĉi situacio, vi ne bozonas Internan ŝtoneton.

Se Blanko metus sur a, vi povas respondi per meto sur b. Kontraŭe se Blanko metus sur b, vi povas repondi per medo sur a. Tial sub ambaŭ okazoj, vi povas havi du okulojn.

Sed se vi neniam respondus, Blanko metus ambaŭ a kaj b, fine vi havas nur unu okulon kaj vi kaptiĝos.


Sekvanta

Indekso

Hejmo