45 Kju-aj Problemoj

Lernu specialan teknikon de ŝtonkapto nomata "Ŝtuparumo" (Ŝiĉo japane).
Kial tiel esprimiĝas? Tion vi tuj poste komprenos.


Kaptu la blankan ŝtonon.
Vi metu ŝtonon kiel Minaco. Eble Blanko forkuros, sed vi ripetu Minaci.

Ĉu vi sukcese kaptis ĝin?

Tia forkurado kaj postkurado nomiĝas Ŝtuparumo. Ĉu vi komprenis?
Blanka forkurado nur alportas al si plian malgajnon.


Ankaŭ ĉi tie aperis la okazo de Ŝtuparumo.
Nun la forkuranto estas Nigro.

Sed malsame al supra kondiĉo, Nigro povos sukcese forkuri.

Ĉu vi sukcesis forkuri el ripeta atako?
Tiel, se sur la vojo de forkurado atendas propra ŝtono, la forkurado sukcesos.

Nu, kia finaĵo atendos por Blanko kiu atake postkuradis?
Tio estas ĝuste la mizero.

Do, pensu la rezulton prudente en situacio de Ŝtuparumo, kiam vi estas forkuranto aŭ kiam vi estas postkuranto. Malsukuceso alportos nur mizeron.

La proverbo de Igo diras " Ne ludu Igo-n sen scio de Ŝtuparumo".


Sekvanta

Indekso

Hejmo