Komenco (2)

La ludo en la lasta paĝo fluas.


Per 5a ŝtonmeto sur F3 , Nigro plifortigis sian malsupra-maldekstran angulan ŝtonon. Tia ŝtonmeto por gardi sian ŝtonon en angulo, nomiĝas "Malfermumo" (Shimari japane).

Ankaŭ la sekva Blanka ŝtonmeto L5 estas Malfermumo.

Sekvante Nigro metis proksime de J10. Tiu ŝtonmeto intencas plian atakon. Se Blanko ignorus ĝin, Nigro plie atakus ekz. sur L11. Tiu ŝtonmeto kiel J10, sur lokon proksiman al soleca ŝtono de kontarŭulo ĉe angulo, nomiĝas "Alproksimumo" (Kakari japane)

Kontraŭ Nigra Alprokusimumo, Blanko respondis per tuŝanta ŝtonmeto J11. Ambaŭ respondado K11,G10, plifortigis siajn ŝtonojn reciproke.

Blanko vidis ke la mardekstra larĝa areo iĝos Nigra teritorio. Tial invadis per meto sur C8. Tia ŝtonmeto nomiĝas "Invadumo" (Uĉikomi japane).

Vi ne devas embarasiĝi pri la terminoj, ĉar mi intencas nur prezenti kiel komenciĝas la ludo de Igo.


Sekvanta

Indekso

Hejmo