Defendo

Nun vi kredeble komprenis, ke la ŝtonoj poziciiataj oblikve, povus esti tranĉita de la kontraŭulo.


Antaŭ tranĉiĝo, vi povas defendi tion.

En la supra situacio, se Blanko tranĉus (F6), Nigro esus apartigita kaj enirus en sufero.

Tial Nigro devas meti kiel defendo, preparante kontraŭ la tranĉumo.
Tia ŝonmeto estas "Konektumo" (Cugi japane).


Per supre montrita Konektumo F6, Nigraj ŝtonoj ligixis firme.
Tia speca maniero de Konektumo nomiĝas "Rektkonektumo" (Katatugi japane). Do, Blanko absolute ne povas tranĉi.


Jen estas alia speco de Konektumo nomata "Kroĉkonektumo" (Kaketugi japane).

Blanko povas meti sur F6, sed tiu ŝtono tuj kaptiĝos facile per F5.
Komprenu per praktika ŝtonmeto sur la tabulo.
Per tia stonmeto malrekte defendas siajn ŝtonojn kontraŭ tranĉo.

Kroĉkonektumo estas iom pli saĝa. Se vi povus konekti uzante Kroĉkonektumon sub taŭga situacio en reala ludo, vi jam estus iom lerta.
Sed Rektkonektumo sufiĉas por komencantoj.


En supra situacio, Nigro havas du tranĉeblajn punktojn (E5 kaj F4). Unu el ili povos esti tranĉita...

Vi povus eltrovi la akran ŝtonmeton, kiu defendas ambaŭ punktojn per nur unu meto.

Bonvole ŝtonmetu sur F5.

Do, Blanko povas ŝtonmeti nek sur E5 nek sur F4.
F5 kovras ambaŭ vundojn. Tiu ĉi nomiĝas pro la figuro, "Trumpeta konektumo" (Rappacugi).


Sekvanta

Indekso

Hejmo