Epilogo

Tie ĉi, "La Interaktiva Vojo al Igo" finiĝas.

Mi kredas ke vi sufiĉe komprenis kiel interesa estas Igo.
Do, kiel vi daŭrigos Igon kaj sinfortigos en estonteco?

1. Praktike ludi

Igo estas ludo. Do mi rekomendas al vi sinamuzadon per praktika ludado.

Se vi ne trovus Igo-amantojn kun kiu vi povas ludi najbare, mi rekomendas ludadon en Interreta Igo-ludejo (Igo-servilo). Diversaj altnivelaj Igo-amantoj kuniĝas tie el tuta mondo.

Troviĝas multaj Igo-serviloj sur interreto. Jen estas kelkaj reprezentaj!

Komencantoj povas ludi ankaŭ kontraŭ komputila programaro. Kvankam ili ankoraŭ ne estas fortaj sed vi povos sinamuzi dum vi estos komencanto.

2. Observi ludojn de aliuloj

En Igo servilo, vi povas observi ludojn de aliuloj. Ankaŭ la observado de fortaj ludistoj estas ĝusta por lernado.

Estas alia meniero por sinfortigi. Tio estas, ke laŭ rekordaĵoj de ludoj de profesiaj Igo-ludistoj, vi reaperigu tion per sia praktika ŝtonmetado. Tio estas ne tiel amuza sed alportos al vi plenan frukton. Ludorekordaĵojn vi povas enmanigi al vi per ĵurnalo, libro, gazeto kaj interreto.

3. Lerni per Libroj

Troviĝas multspecaj libroj, sed mi rekomendas precipe porkomencantajn.

Mi ankaŭ rekomendas al vi solvadon de problemoj de "Vivo aŭ Morto" (Cumego japane; Ili estas problemoj, kiel mortigi kontraŭulan ŝtonaron ĉe angulo aŭ rando, kaj kiel sinsavi per formado de du okuloj). Eble vi jam solvis kelkajn problemojn kiuj koncernas al "du Okuloj" kaj "Falsa Okulo" sur tiuj ĉi retpaĝoj. Ili estas facilaj ekxzemploj de la problemo de "Vivo aŭ Morto"

La problemo de "Vivo aŭ Morto" estas ĝuste monto de akraj teknikoj. Por altigo de via artnivelo, la solvado de tio estas neevitebla.

La Fino


Mi admiras vin, ĉar vi alvenis ĝis la fino!

Bonvole restigu tie ĉi viajn komentojn kaj sugestojn!
Krome se vi havus malfacilaĵojn por kompreni, bv. sciigu min. Mi provos plibonigi miajn paĝojn surbaze de viaj informoj.

Komentoj:

<-Bonvole tajpu iun unu literon en tiu ĉi kampo, por juĝi ĉu vi estas homo aŭ SPAM-roboto.)

Dankon!


Indekso

Hejmo