"Kromsalajro" (Komi japane)

En normala ludo, Nigro ĉiam unue ŝtonmetas. Tial Nigro havas iom da avantaĝo kontraŭ Blanko. Por malaperigi tiun neegalecon, Blanko ricevas kelkajn poentojn kiel Kromsalajro (Komi japane), kiam oni kalkulas la teritorion.

La kromsalajro esas 5.5 poentoj. Tio signifas ke la unua ŝtonmeto valoras 5.5 poentojn. La 0.5 poento estas enkondukita por eviti senrezultajn ludojn (por ĉiam trovi venkinton).

Ekzemple, se Nigro gajnis pli larĝan teritorion je 6 poentoj ol Blanko, ĉar Blanko havas kromsalajran 5.5 poentojn, do Nigro venkas je 0.5 (6 - 5.5) poentoj.

Nu, en la pasinta tempo, ne ekzistis la Kromsalajra sistemo. Sed rezultato de multego da ludoj sen Kromsalajro, montris emon ke Nigro pli ofte venkas ol Blanko. Do, kiam oni rimarkis tian Nigran avantaĝon, la Kromsalajra sistemo estis enkondukita.

Laŭ tempofluo la nombro de Kromsalajraj poentoj ŝanĝiĝis. Kvankam iam estis 4.5 poentoj, tamen Nigro ankoraŭ estis iom venkema. Kaj nun 5.5 punkta ludo estas la plej populara.

Per enkonduko de la Kromsalajro, Igo iĝis pli egaleca kaj kortrema.


Handikapa Ludo (Okigo japane)

Kiam la forteco de du ludantoj estas malsamaj, ĉiam la malfortulo metas iom da ŝtonoj autaŭ la ludo.

En tia handikapa ludo, ĉiam la malfortulo ludas kiel Nigro, kaj fortulo ĉiam staras je Blanka flanko.

Nigro metas ŝtonojn antaŭ la ludo laŭ malsameco de nivelo, kaj Blanko komencas la ludon.

La nombro de handikapaj ŝtonoj decidiĝas laŭ la rango de Igo ("Dan" kaj "Kju") .
Ekzemple, kiam malfortulo estas 5-kju kaj fortulo estas 2-kju, Nigro metas 3 ŝtonojn.

La handikapaj ŝtonoj donas avantaĝon al malfortulo ĉe ĉiuj aspektoj, nome atako, defendo, teritoria ĉirkaŭado ktp.. Se temas pri la valoro de la handikapa ŝtono, oni diras ke unu ŝtono valoras 10 poentojn de la teritorio.

Tial, se vi ludus senhandikapan kontraŭ iu, kaj malvenkus je 50 puktoj, eble la ludo kun 5 handikapaj ŝtonoj ĝuste taŭgus al vi kaj li.

La pozicioj de handikapaj ŝtonoj estas ordinare deciditaj. Jen estas pozicioj en 19x19 tabulo.


9 ŝtona handikapo


6 ŝtona handikapo


5 ŝtona handikapo


4 ŝtona handikapo


Ĉiam oni pozicias kiel hadikapaj ŝtonoj sur la Steloj (Hoŝi japane), kiuj estas markitaj per nigra cirkleto.
Kiam nivelo estas malsama je pli ol 9 ŝtonoj, Nigro povas meti handikapajn ŝtonojn pli multe.

En Igo, exc se ekzistus tiel granda malsameco de nivelo inter ludantoj, ili ambaŭ havas egalan ŝancon por venki danke al la handikapa ŝtono, tial komencantoj kaj altniveluloj ambaŭ povas amuzi sufice.

Nu, oni ludas kun handikapo tiam, kiam la malsameco de nivelo estas iom granda. Ĉar en hadikapa ludo, Blanko ne ricevas kromsalajron. Tial "Senrezulta ludo" (Ĝigo japane) foje povas aperi.


Sekvanta

Indekso

Hejmo