Ŝtonaro, kiu aboslute ne estos kaptita

Havu du "Okulo"jn!


Ree paŭzeto! Blanko ne respondos. Do, vi kaptu ĉiujn blankajn ŝtonarojn.
Sed en tiu ĉi problemo, necesas atento pri vico de ŝtonmeto. Pripensu pri malpermesata punkto ŝtonmeti laŭ regulo.


Ŝtonaro, kiu absolute ne estos kaptita

Kiel vi lernis per supra problemo, eble vi komprenis ke ankaŭ ŝtonaro kiu konsistas el multe da ŝtonoj povos esti kaptita per perfekta ĉirkaŭo de kontraŭaj ŝtonoj.

Ekzemple, nigra ŝtonaro sur malsupra tabulo, estas jam tute ĉirkaŭita kaj plie ankaŭ ne havas vojon por forkuri. Do Nigro nun nur povas atendi sian kaptiĝon per Blanka ŝtonmeto en la centro.


Sed kiel estas la malsupre montrita situacio?

Kvankam la nigra ŝtonaro tute ĉirkaŭita, sed Blanko nepre ne povos kapti ĝin. Kvankam Blanko devas meti plie du ŝtonojn por kapti ĝin, sed ĉar Nigra ŝtonaro havas du vakajn punktojn, kiuj estas jam tute ĉirkauitaj per siaj ŝtonoj, tial sur tian punkton Blanko ne estas permesata meti ŝtonon.

Tio signifas ke ŝtonaro kiu havas pli ol du apartajn punktojn vakajn, absolute ne povos esti kaptita.

Tia situacio esprimiĝas tiel, kiel ŝtonaro kuŝas "Vivanta" kun du "Okulo"j. Se kun nur unu okulo, ŝtonaro povos esti "mortinta".


Ree Nigro povas ŝtonmeti laŭvole.

Ĉu vi sukcesis kapti blankajn ŝtonarojn?

Mi admiras vian entuziasman provadon sed kredas ke vi malsukcesis! Ĉar ili havas du Okulojn.


Sekvanta

Indekso

Hejmo