Ekzemploj de Reala Ludoj

Uzante malsuprajn tabulojn, vi povas observi la fluon de realaj ludoj.

Antaŭeniru per klako de ">" butono ĝis la fino.

Klarigo aperos je ĉiu ŝtonmeto.

Tiu ĉi estas ekzemplo uzanta 9x9 tabulon.

Ĉe la fino Nigro gajnis 28 punktojn kaj Blanko gajnis 24 punktojn.
Sed tiel kiel la montrejo "dead" montras, unu Blanka ŝtono estis kaptita. Do, Blanka teritorio devas esti minusita je unu punkto.

Fine decidiĝas ke Nigro venkis je 5 punktoj.

En tiu ĉi ludo, Nigro okupadis maldekstran areon kaj Blanko okupadis dekstran areon de la komenco, kaj finiĝis relative paceme.

Vi povas kompreni IGOn kiel ludo por "dividi" la areon.


La sekvanta ludo estas pli severa!

Ne necesas esti tiel serioza, eĉ se vi ne komprenus kio okazas.

En la unua ludo, ambaŭ flankoj simple ĉirkaŭadis vakajn areojn. Sed en tiu ĉi ludo, daŭris reciproka severa interatakado de kiam Blanko tranĉis je 4a ŝtonmeto.

Fine, Nigro okupis la supran-dekstran kaj la malsupran-maldekstran areon, kaj Blanko okupis la malsupran-dekstran kaj la supran-maldekstran areeksteron.

Blanko okupis 18 punktojn kaj Nigro okupis 14 punktojn.

Krome Nigro kaptis 2 ŝtonojn dum Blanko kaptis 7 ŝtonojn.

Plie vi devas rimarki ke 2 Nigraj ŝtonoj supre-maldekstre ankoraŭ ekzistas sur la tabulo sed mortintaj.
Ĉar ili absolute ne povas forkuri, do, Blanko ne bozonas perfekte ĉirkaŭi per plia meto sur C9

Kaj tiaj mortintaj ŝtonoj, post la fino de la ludo devas esti forigitaj de sur la tabulo kaj aldonitaj al kaptitaj ŝtonoj.

rezultato:

Tial Blanko venkis je 9 poentoj.

Vi povas vidi alian ludon kun komentoj en Tel's Go Notes.


Sekvanta

Indekso

Hejmo